|
Balado pri soldato
překlad:
Vladimír
Türk
Dum
min oni soldatigis, surteriĝis mia har´,
stultulege mi aspektis, kiel ĉiu en la ar´
ar´, ar´, ar´, kiel ĉiu en ar´
Oni fermis min kazerne, ekinstruis al milit´,
por ke mi pro la patrujo sciu morti sen hezit´
Rigardante en la muron post la enlitiga hor´,
mi imagis amatinon kaj ekploris pro amor´
Pneŭmonion mi suferis ĝuste dum ŝia alven´,
iu bruis koridore, vana estis mia pen´
Ore brilis epoletoj ĉe l´ kazerna elirej´,
ŝi foriris kun majoro, ekaŭdinte pri loĝej´
Ŝi ne kulpis ja pri tio, larmon kaŝu la okul´,
ĉiu ino ja bezonas, ke ŝin amu iu ul´
Kiu zorgas pri soldato, forlasita de knabin´,
Fráňa Šrámek, ĝis revido, venis jam de l´ kanto fin´
kiel ĝi amuzis vin, mi iome fuŝis ĝin
Paŝtisto de bovinoj
překlad:
Vladimír
Türk
Video
Miaj gepatroj „Lernu!“ ĉiam diris,
en la lernejon pene min tiris
vi doktoriĝos kaj regos tutan leĝaron
Tia doktoro sidas en komforto,
mono sen laboro kaj li ĝuas la sorton
sed mi ĉiam diris nur: „Mi ja gardos bovaron!“
Ref.
Havi kaŭbojan larĝan ĉapelon
mi ĝojus nur pri monda belo
ĝis nokto ekde maten´ kantus mi jen:
kantus mi
pam pam padam pam padá dam
pam pam padam pam padá dam
pam pa da da dam pa da da da-ám
Libroj donacitaj iam allogis min
dekomence traleginte ĉion ĝis fin´
nenie mi trovis lerni, kiel gardi bovaron
Mi ja demandis al ĉiu oldul´
oni tuj ekdubis pri mia futur´
ili vere singardeme zorgis pri mia sano
Ref.
Mi maturiĝis kaj venis la saĝ´
ĉion mi ne povas fari kun kuraĝ´
triston mi herbejen ĵetas ie ĉe mondofino
Kuŝas mi dorse kun manoj sub mia kap´
kaj firmamenton rigardas kun reva gap´
kie svarmas inter nuboj makulhavaj bovinoj
|